Porfirio Lobo Sosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Porfirio Pepe LOBO SOSA (naskiĝis la 22-an de decembro 1947 en Trujillo) estas agrikulturbienisto kaj politikisto en Honduro. La 29-an de novembro 2009, li elektiĝis prezidanto de Honduro.

Ekde 1990 li estis deputito de la nacia kongreso de Honduro kaj prezidanto de la kongreso inter 2002 kaj 2006. Li rezultis dua en la prezidantaj balotadoj de 2005, kiam venkis Manuel Zelaya per 46% de la voĉoj.