Portebla kuirilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kunfaltebla lignobruliga kuirilo
Kompakta gaskuirilo kun transporta kesto
Tipa petrol-kuirilo en klasika dizajno, ĝis hodiaŭ uzata en la provinca Barato.

La portebla kuirilo estas kuiraparato uzebla subĉiele por varmigo, pretigo de manĝaĵoj. Oni uzas ĝin ĉefe dum ekskursoj, ekspedicioj, tendumado.

Ekde invento de la portebla kuirilo en mezo de la 19-a jarcento, elformiĝis diversaj tipoj de la kuirilo. La portebla kuirilo povas uzi solidan (ligno), likvan (etanolo, petrolo, benzino, planta oleo), gasan (propano aŭ butano en likva formo en gaspremujoj) brulaĵojn kaj ekzistas eĉ tipoj kiuj uzas la rektan sunenergion.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuan tute porteblan kuirilon inventis en 1849 Alexis Soyer. Ĝi baziĝis sur la sama principlo ol tiu de la kerosena lampo, en kiu oni uzas meĉon por interkonekti la rezervitan kerosenon kaj la lumon, tiel nutri la bruladon. La unua portebla presbruliga kuirilo - uzante kerosenon kiel fuelon kaj bazita je dizajno de blovtorĉo-, estis inventita de F.W. Lindqvist en 1892. Tiu presbruliga metodo estis kaj estas vaste uzata pro ties granda efiko kaj la alta temperaturo de la brulo.

La unua kurilo, uzata alkoholon estis menciita en 1919. Ĝi estis prefere uzata en multaj jaroj sur velŝipoj, poste anstataŭigis tiun tipon la kuiriloj per kunpremita gaso.

La uzado de la portebla kuirilo forte disvastiĝis ekde la 1950-aj jaroj danke al kresko de la turisma trafiko, vagadoj, ekskursoj, tendumado.