Preĝejo Sankta Egidio (Windehausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Egidio-kirko en Windehausen de sudokcidento

La Preĝejo Sankta Egidio (germane: Ägidienkirche) troviĝas en Windehausen, Germanio, en la centro en la strato Kirchstraße. Ĝi estas protestantisma.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua mencio de la loko estis endokumente en la jro 1158. Tie ankaŭ legeblas ke la Konvento Sankta Kruco de Nordhausen estis la doninto patrona de la kirko en Windehausen. Temas pri unu el la malmultaj slavaj setlejoj de ĉe Goldene Aue havinte rondan cirklon defendan kun foso. La alveno de slavaj koloniistoj okazis inter la jarcentoj 7-a kaj 9-a. La nomo Windehausen mem aludas al tio (Wenden, Windische estas en la germana lingvo vorto por slavaj gentoj]].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ardeze kovrita, alta kirkoturo leviĝas super la domojn de la vilaĝo. Ĝi faritis en la mezo de la 13-a jarcento el brikŝtonaĵo kun speciala angularo ĉirkaŭĉizita. Belegas la interno baroka, kiu nove faritis en 1725. En ĝi estas ankaŭ ambona altaro de ĉirkaŭ 1700. Kulturhistorie gravega estas pietato el tilia ligno nomiĝanta slave Pomaj Bog (Dio helpu). Verŝajnas pri artaĵo el la 14-a jarcento, do la figuro nombriĝas inter la plej malnovaj plastikoj siaspece en la lando. La madono-figuro havas altecon de 1,20 metroj, la filo Jesuo Kristo nur ege malpli malgrandas: lia kapo rigardas la patrinon, ne la fidelulon, kio malmultas ĉe tiaj artaj aĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]