Preĝejo Sankta Petro (Kvenko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Petro vidata ekde la kastelo

La Preĝejo Sankta Petro situas en la plej alta parto de Kvenko (Hispanio). Verŝajne ĝi estis konstruita el tri navoj kaj turo iom post la konkero de la reĝo Alfonso la 8-a. Meze de la 15-a jarcento, kiam konfliktoj okazis inter Diego Hurtado de Mendoza, Markizo de Cañete, kaj la episkopo Lope de Barrientos, la preĝejo Sankta Petro ludis gravan rolon ĉar en ĝi plifortiĝis la partianoj de ĉi lasta.