Preĝejo de Sankta Stefano (Burgoso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Sankta Stefano
kristana preĝejomonumento [+]
Koordinatoj42° 20′ 31″ N, 3° 42′ 19″ U (mapo)42.342-3.70514Koordinatoj: 42° 20′ 31″ N, 3° 42′ 19″ U (mapo)

Preĝejo de Sankta Stefano (Kastilio kaj Leono)
Preĝejo de Sankta Stefano (Kastilio kaj Leono)
DEC
Preĝejo de Sankta Stefano
Preĝejo de Sankta Stefano
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio

Map
Preĝejo de Sankta Stefano
Vikimedia Komunejo:  Church of San Esteban, Burgos [+]
vdr
Ĉefa pordego.

La preĝejo Sankta Stefano estas iama katolika preĝejo en la urbo Burgoso, Kastilio-Leono, Hispanio. De gotika stilo, la nunan kirkon oni konstruis sur antikva romanika templo je la fino de la 13-a jarcento kaj dum la unua duono de la 14-a jarcento. De antaŭ kelkaj jardekoj ĉi tiu kirko ne havas kulton (translokigita al la proksima preĝejo Sankta Nikolao de Bari) kaj estas konata kiel Muzeo de la Retablo. Fakte ĝi utilas kiel turisma allogaĵo, kiu montras sian propran artaĵaron, sed ĉefe utilas ankaŭ kiel muzeo kaj stokejo por retabloj kaj aliaj artaĵoj devenaj el preĝejoj kaj monaĥejoj de ruraj areoj de la provinco, kiuj suferas pro senloĝigado, forlaso kaj rabado. Tiele tiuj artaĵoj povas esti ekspoziciitaj kaj protektitaj. En la supra etaĝo, nome ĥorejo, estas ekspozicio pri juvelartaĵoj, nome kalikoj, krucoj ktp.