Predikejo de katedralo Sankta Stefano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La seslatera katedrala predikejo en la katedralo de Vieno

La predikejo de katedralo Sankta Stefano estas gotika skulptaĵo en la mezo de la laŭlonga domo de la katedralo Sankta Stefano en Vieno. Ĝi ekestis inter 1510 kaj 1515 La predikejo konsistas el sabloŝtono. Ĝia ĉiraro kaj la figuroj estas delikate realigitaj kaj kaŭzis ĝeneralan admiron.

La artverkon kreis verŝajne ne Anton Pilgram, sed majstro el la skolo de Niclas Gerhaert van Leyden. Dum plurfojaj renovigoj oni forigis la malnovan farbon.

La skulptarta majstraĵo estas simbolriĉa kaj enhavas la portretojn de la kvar latinaj Patroj de la Eklezio kaj de „fentestrogapanto“, memportreto de la majstro de la predikejo. Ĝia la Dua Mondmilito super la predikejo troviĝis sonkovrilo.

Dum la pasintaj jarcentoj la predikejo ofte estis loko de gravaj disputoj, nun ĝi estas uzata nur je aapartaj okazantaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

48.20833333333316.372777777778