Preter la Vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preter la Vivo estas poemaro de Julio Baghy, 1922, 128 p., dua eld. 1931; tria eld. 1991, rekompostita laŭ la 1-a eld. aperis ĉe la Eldonejo Fenikso en Budapeŝto. Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Recenzo de 1923

„En nia internacia poezio ĝi estas nova venko, nova atingita ŝtupo kaj samtempe nova elira punkto por la estontaj formoj kaj serĉadoj. La tuta libro spiras per la plej alta kaj pura romantikismo kun aldono de la vagabonda estetiko.” (Skito, Literatura Mondo 1923, p. 98)