Prilaboro de la uzitaj akvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Basenoj uzataj en prilaborejo de uzitaj akvoj (ĉi tie malplenaj)

Je la monda nivelo, la prilaboro de la uzitaj akvoj estas la ĉefa publiksana defio : pli ol 4000 infanoj malipli ol 5-jaraj mortas ĉiutage pro laksoj ligitaj al la manko de akvoprilaboro kaj de konsekvenca higieno [1].

La uzitaj akvoj estas ĉiuj akvoj ŝarĝitaj de diversaj elementoj ĉar ili estis uzataj por la lavado aŭ la necesejo, kiuj kapablas polui la mediojn en kiujn ili verŝiĝos. Tial, por respekti la diversajn mediojn, necesas prilabori la elfluaĵojn.

Tiuj prilaboroj povas esti kolektive farataj en purigstacio aŭ individue. La prilaboro dividiĝas ĝenerale en laŭ pluraj stadioj.

Antaŭprilaboro[redakti | redakti fonton]

Depuradora de Castellar del Vallès.JPG

La antaŭprilaboro konsistas en tri ĉefaj stadioj : la kribrado, la sensabligo kaj la senoleigo. Ili ebligas forigi el la akvo la elementojn, kiuj ĝenus la sekvantajn stadiojn de la prilaboro. Ne ĉiuj purigstacioj estas ekipitaj por tiuj tri stadioj, nur la kribrado estas ĝenerala.

Kribrado[redakti | redakti fonton]

La kribrado ebligas eltiri el la akvo la nesolveblajn rubojn kiaj la branĉoj, la plastaĵoj, menstrutukoj... Fakte, ĉar tiuj ruboj ne povas esti forigitaj per biologia aŭ fizika-kemia prilaboro, necesas mekanike forigi ilin. Tial, la uzita akvo iras tra unu aŭ pluraj kribriloj kies maŝoj estas pli kaj pli malgrandaj. Iiuj kribriloj estas kutime ekipitaj per aŭtomataj purigsistemoj por eviti ilian ŝtopiĝon, kaj ankaŭ por eviti la misfunkciadon de la pumpilo se estas pumpila sistemo.

Sensabligo[redakti | redakti fonton]

La sensabligo ebligas, per dekanto, elpreni la sablojn miksitaj en la akvoj pro fluado aŭ alportitaj per la erodo de la tubaro. La sablo, se ĝi ne estus elprenita, sin deponus pli fore kaj ĝenus la funkciadon de la stacio provokante pli rapidan uzon de la mekanikaj elementoj kiaj la pumpiloj. La eltiritaj sabloj povas esti lavataj antaŭ ol meti ilin en rubejon, por limigi la procenton de organikaj materioj. Ĝia malkomponiĝo estigas odorojn kaj mekanikan nestabilecon de la materio.

Senoleigo[redakti | redakti fonton]

Senoleigo per senŝaŭmigo de la grasoj

Kutime la flosprincipo estas uzata por forigi la oleojn. Tiu principo baziĝas sur la injekto de fajnaj aervezikoj en la senoleiga baseno, kio rapide suprenirigas la grasojn al la surfaco (la grasoj estas hidrofobiaj). Ilia forigo okazas per surfaca skrapado. Gravas maksimume limigi la kvanton da oleo en la postaj stadioj por eviti malpurigon de la aparatoj, kaj aparte de la tubaro. Ilia forigo gravas ankaŭ por limigi la problemojn pri forigo de grasaj partikloj, la dekantajn malfacilaĵojn aŭ la perturboj de gasaj interŝanĝoj.

La sensabligo kaj la senoleigo plej ofte okazas en la sama baseno: la sabloj dekantiĝas funden dum la grasoj supreniras al la surfaco.

La senoleigo estas farebla ankaŭ per koalescenco. Tiu procedo ne ebligas atingi laŭnorman nivelon de senoleigo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]