Prithvi Narajan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prithvi Narajan

Prithvi Narajan Shah, reĝo de Nepalo (nepale: पृथ्वी नारायण शाह; naskiĝis en 1722; mortis en 1775) estis posteulo el la naŭa generacio de Dravya Shah (1559 - 1570), fondinto de la dinastio de Gurkha. Prithvi Narajan sekvis sian patron reĝo Nara Bhupal sur la trono de Gurkha en 1743.

Reĝo Prithvi Narajan mortis en januaro 1775, 52-jara. La reĝlandon de Nepalo, kiun li fondis iris de la rivero Marsyangdi okcidente ĝis la riveroj Mechi kaj Kankai oriente kaj enhavis pli ol triono de la nuna teritorio de Nepalo.