Profundometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cifereca profundosensilo kombina kun montraparato (indikilo) de tempo kaj temperaturo, ankaŭ aludita kiel "funda tempilo"

Profundosensilo estas premsensilo kiu montras la ekvivalenton al profundo en akvo. Ĝi estas ilo por subnaĝado ofte uzata de plonĝistoj.

Plej modernaj plonĝaj profundosensiloj havas elektronikajn mekanismojn kaj ciferecan montrilon. Pli malnovaj tipoj uzis mekanikajn mekanismojn kaj analogan montradon.