Prospect Park

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El lago de Prospect Park.

Prospect Park estas publika parko de la urbo Novjorko en Usono, situanta en la arondismento Broklino. Kun areo de 2,1 km², ĝi estas unu el la plej grandaj parkoj de la urbo.

La parko estis kreita de la arkitektoj Frederick Law Olmsted kaj Calvert Vaux. La kreado de la parko estis planata fine de la 1850-aj jaroj, post Central Park. Ĝi estis inaŭgurita en 1867. La du arkitektoj pli ŝatis ĉi parkon.