Proteina Datenbazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Protein Data Bank)
Proteina Datenbazo
emblemo
kristalografia datenbanko
Komenco 1971 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Proteina DatenbazoProteina Datenbanko (angle Protein Data Bank, akronime PDB) estas datenbazo por la tri-dimensiaj strukturaj datenoj de grandaj biologiaj molekuloj, kiel proteinoj kaj nukleataj acidoj [1]. La datenoj tipe estas akiritaj de ikso-radia kristalografio, NMR spektroskopio aŭ, pli kaj pli, krioelektrona mikroskopo kaj submetita fare de biologoj kaj biokemiistoj de tra la tuta mondo, estas libere alirebla sur la Interreto tra la retejoj de ties membraj organizaĵoj (PDBe [2], PDBj [3], RCSB [4] kaj BMRB [5]). La PDB estas kontrolita de organizaĵo nomita la Tutmonda Proteina Datenbanko (angle Worldwide Protein Data Bank, wwPDB).

La PDB estas ŝlosilo en areoj de struktura biologio, kiel struktura genomiko. Plej gravaj sciencaj revuoj kaj kelkaj fondumaj agentejoj nun postulas sciencistojn submeti iliajn strukturajn datenojn al la PDB. Multaj alia datenbazoj uzas proteinajn strukturojn deponitaj en la PDB. Ekzemple, SCOP kaj CATH klasifikas proteinajn strukturojn, dum PDBsum provizas plendetalan superrigardon de PDBaj registraĵoj uzante informon de aliaj fontoj, kiel Gena Ontologio [6][7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2019) “Protein Data Bank: the single global archive for 3D macromolecular structure data”, Nucleic Acids Res. 47 (D1), p. 520–528. doi:10.1093/nar/gky949. 
  2. PDBe home < Node < EMBL-EBI.
  3. Protein Data Bank Japan – PDB Japan – PDBj.
  4. . RCSB PDB: Homepage.
  5. Biological Magnetic Resonance Bank.
  6. (January 2008) “The Protein Data Bank: a historical perspective”, Acta Crystallographica Section A A64 (1), p. 88–95. doi:10.1107/S0108767307035623. 
  7. (December 1997) “PDBsum: a Web-based database of summaries and analyses of all PDB structures”, Trends Biochem. Sci. 22 (12), p. 488–90. doi:10.1016/S0968-0004(97)01140-7. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]