Protozoo
Protozooj aŭ unuĉeluloj (protozoa)[1] estas biologia subregno de unuĉelaj vivuloj, klorofilaj aŭ senklorofilaj, mikroskopaj, vivantaj en salaj kaj nesalaj akvoj. Multaj parazitas. Ekzemploj de protozooj estas plasmodio, babezio, lamblio kaj leiŝmanio. Protozooj diferenciĝas de bakterioj per tio, ke ili havas ĉelkernon. Kune kun algoj kaj mukfungoj ili konsistigas la regnon de protistoj.