Provinco Akmola

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La provinco Akmola (kazaĥe: Ақмола облысы/Aqmola oblısı/اقمولا وبلىس, ruse: Акмолинская область) estas provinco de Kazaĥio. Ĝia ĉefurbo estas Kokŝetau. La landa ĉefurbo, Astano, aldoniĝas al la provinco, sed ĝi estas tute sendependa de Akmola. La provinco havas 748.300 loĝantojn. Ĝi etendiĝas sur 146.200 km2.