Provinco Lahiĝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Lahiĝ
محافظة لحج

gubernio de Jemeno
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lahiĝ
Areo 12 650 km²
Loĝantaro 727 203 (stato: censo de 2004)
ISO-kodo YE-LA
vdr

La provinco Lahiĝ (arabe محافظة لحج, latinliterigo Muḥāfaẓat Laḥiǧ - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Lahiĝ, ankaŭ angle latinliterigata Lahijturke Lahic) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la sudokcidento de la lando, borde de la Golfo de Adeno.

Laŭ la stato de la censo de 2004 la provinco havis 727 203 loĝantojn. La areo estas 12 650 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte po 57,5 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Lahiĝ.