Provinco Oran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Oran

La provinco Oran (Wahran en la araba), estas provinco de Alĝerio kies sidejo estas la samnoma urbo Oran, situanta en la nordokcidento de la lando. Ĝi havis 1.584.607 loĝantojn en 2009 kaj kovras areon de 2,114 kvadrataj kilometroj. Oran limas oriente kun la provinco Mostaganem, sudoriente kun la provinco Muaskar, kaj sudokcidente kun la provinco Sidi Bel Abbes kaj okcidente kun la Provinco de Ajn Temuŝent.