Provizora Armena Registaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Administracio por Okcidenta Armenio

La Provizora Armena RegistaroAdministracio por Okcidenta Armenio (1915-1918) estis armena provizora registaro, kun la sendependa regiono komence starigita ĉirkaŭ Van post la rezistado de Van dum la militkampanjo en Kaŭkazio, kun la gvidado de Aram Manugjan de la Daŝnako. Ĝi estis nelonge konata kiel Libera Vaspurakano. Post komenca malsukceso en aŭgusto 1915, ĝi estis restablita en junio 1916 kiel "Administracio por Okcidenta Armenio" sub la milita zono. De decembro 1917, ĝi estis sub Transkaŭkaza Komisarejo, kun Hakob Zavriev kiel la Komisaro, kaj dum la unuaj etapoj de la establado de la Armena Demokratia Respubliko, ĝi estis inkludita kun aliaj Armenaj Nacia Konsilioj en nelonge unuigita Armenio.

Tiu provizora registaro stabiligis sin uzante armenajn volontulunuojn, formante administran strukturon post la rezistado de Van en 1915. La reganta partio estis la Daŝnako. Aram Manugjan, "Aram de Van" estis la plej fama guberniestro de la administracio.