Psikohistorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Psikohistorio estas imaga estonta scienco bazita sur psikologio kaj matematiko danke al kiu oni povas kalkuli la estontajn agadojn de amaso da homoj. Ju pli granda estas la amaso da homoj pri kiu oni celas kalkuli la agadojn, des pli ĝustaj estos la antaŭvidaĵoj kalkulitaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En la verkaro de Isaac Asimov, per ekvacioj de tiu scienco unu el ĝiaj inventintoj, Hari Seldon, antaŭvidas ke la giganta galaksia imperio post 500 jaroj falos.