Puĉjo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Puĉjo

Puĉjo, la plej bona amiko de Rat-Man
Puĉjo, la plej bona amiko de Rat-Man

Universo Rat-Man
Kreita de Leonardo Ortolani
Originala versio
Nomo Piccettino
Lingvo itala
Eldonisto Panini Comics – Cult Comics
Unua apero Rat-Man n. 12 (Crisi!)
Dato majo 1999
Oficiala ttt www.rat-man.it
Esperanta versio
Tradukis projekto RoMEo
Eldonis Espero
Unua apero Rat-Man n. 1 (Rat-Man kaj Esperanto)
Dato novembro 2007
E-o ttt retejo de projekto RoMEo
Detaloj
Geamikoj Rat-Man
Povoj auskulti monologojn de Rat-Man
v  d  r
Information icon.svg

Puĉjo estas komiksrolulo de la universo de Rat-Man, kreita de Leo Ortolani. Inspirita de Osito (='urseto' en la hispana), malparolema kunulo de la superkrimulo Bane (kontraŭulo de Batman) dum lia infaneco en la malliberejo Santa Prisca.

Ĝi estas fakte pluŝa urseto, kiu estis donacita al juna Deboro (vera nomo de Rat-Man) kiam li perdis tragedie siajn gepatrojn dum subkosta disvendo en granda magazeno. Anstataŭ la dekstra okulo li havas butonon, kudrita de Rat-Boy (la kaŝita identeco de Rat-Man kiel knabo), kiu forprenis lian "veran" okulon por esti certa ke li ne perfidos lin.

Ofte Rat-Man parolas pri li kiel la "Netuŝebla Puĉjo". Klarigo de tiu nomo aperis en iu bildo, kie videblas la juna Rat-Boy promesi helpon al Puĉjo, parolante de la bordo de necesujo.

Puĉjo aperas ankaŭ en la speciala komikso StelRatoj - 1a Epizodo (originale, Star Rats - Episodio I), kiel la malbonega Lordo Pando; kaj rolas ankaŭ en la televida serio de Rat-Man.

Eksteraj ligiloj [redakti]