Quidditch (fikcia sporto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quidditch (fikcia sporto)
fikcia sporto • fictional game
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Quidditch [KŬIdiĉ] estas fikcia teama pilkosporto en la magia mondo de la universo de Harry Potter, kaj havas gravan rolon en la koncerna serio de infanaj romanoj kaj filmoj. En la fikcia universo, ĝi estas tre populara sporto, ludita de junaj magiistoj kaj sorĉistinoj.

Matĉoj ludiĝas inter du teamoj de sep ludantoj rajdante flugantajn balailojn, uzante kvar pilkojn kaj ses ŝvebantajn ringoformajn golojn, tri sur ĉiu flanko de la ludejo. En la universo de Harry Potter, la ludo havas tutmonde furoran pozicion kompareblan al tiu de futbalo en la reala mondo.

La precipa celo de la ludo estas permane kapti orkoloran pilketon, kiu magie flugas per du flugiloj, tre rapidas kaj ekstreme draste povas ŝanĝi sian flugdirekton. En la angla lingvo tiu pilketo nomiĝas golden snitch [GOŬLdn SNIĈ]. La aliaj pilkoj, signife pli grandaj kaj pezaj, uzatas por ĝeni, faligi aŭ vundi la membrojn de la kontraŭa teamo.