Río Segundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Río Segundo estas urbeto de la provinco de Kordobo en Argentino, kun 16.000 loĝantoj.

Río Segundo situas sur la norda limo de rivero Segundo. Sur la bulvardo Alem numero 1061, estas la provinca arkeologia muzeo Anibal Montes. Ĉe la kolektado de R. Tabares estas la objektoj de la indiĝenaj kulturoj saravinonaj kaj komeĉingonaj, plimulte elĉerpitaj el la kuŝejo proksime de la rivero. Statuetoj, ujoj, litiaj objektoj kaj homaj ostar-restaĵoj estas partoj kiujn oni permesas studi pri la antaŭhispanaj vivkutimoj en tiuj kulturoj.

Estas vizitinda la ĉefa placo de la urbo, la industria entrepreno “Del Maíz” tiu, kiu uzas parton de la konstruaĵo de la antikva bierfabriko Río Segundo.

Sur la avenuo Sarmiento, inter la stratoj Catamarca kaj Salta estas la konstruaĵo de la antikva olefabriko, hodiaŭ ternuksa senŝeligejo. La konstruaĵo prezentas bonegan ekzemplon de la industria arkitekturo el forta angla influo je la komenco de la dudeka jarcento.