Rabobirda Konservejo de Rivero Serpento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Snake River Birds of Prey National Conservation Area

La Rabobirda Konservejo de Rivero Serpento, oficiale en angla Snake River Birds of Prey National Conservation Area havas unu el la plej densaj populacioj de nestumantaj rabobirdoj.[1] Tiu Nacia Konservejo de Usono (NCA) situas je 56 km sude de Boise (Idaho) laŭlonge de 130 km de la Rivero Serpento, kaj estas administrata de la Bureau of Land Management. Tiu Rezervejo kovras 1,962.21 km². Laŭ riverdescenda ordo la areo situas en la kantonoj Ada, Elmore, Owyhee, kaj Canyon.

Notoj

  1. Snake River Birds of Prey National Conservation Area. Yahoo!Travel. Alirita la 19a de julio, 2010.