Rafio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rafio estas bastfibro de la rafia aŭ basta palmo (Raphia farinifera). La fibroj estas tre streĉeblaj kaj solidaj. Aĵoj faritaj el rafio estas inter aliaj korboj, ĉapeloj kaj matoj.

La rafia palmo devenas de Madagaskaro, kie la rafia basto estis ekde la komenco de la 20-a jarcento la ĉefa eksportaĵo.