Randolph L. Braham

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Randolph L. Braham originala nomo Adolf ÁBRAHÁM estas historiisto en Usono deveninta el transilvanuja hungarjuda familio naskita en Bukareŝto la 22-an de decembro 1922.

Biografio

Randolph L. Braham edukiĝis en Dej. Inter 1943-45 li estis laborservulo en Ukraino, pli poste kaptito en sovetia labortendaro. Li elmigris Usonon en 1948. Ekde 1966 li estis distingita profesoro pri politikaj sciencoj de la universitato de Novjorko, direktoro de Instituto Rosenthal. Lia ĉefa esplorkampo estas la historio de la holokaŭsto en Hungarujo. Li estas aŭtoro, respektive redaktoro de 39 volumoj kaj kunaŭtoro de pliaj 26 volumoj.

Verkoj ĉefaj

  • Eichmann kaj la pereo de la hungaraj judoj en la angla lingvo 1961, en la hungara lingvo 1962;
  • The Hungarian Jewish Catastrophe. A Selected and Annotated Bibliography, 1984.
  • La hungara holokaŭsto, en la angla lingvo 1981, en la hungara lingvo 1-2. 1988.
  • Román nacionalisták és a holocaust (Rumanaj naciistoj kaj la holokaŭsto), 1998.

Literaturo

  • BRAHAM, Radolph L.: Életinterjú levélben a 80 éves Randolph L. Braham professzorral (Vivkarier-intervjuo koresponde kun la 80-jara profesoro) [raportisto:] Karsai László. = Múlt és jövő. [14]. 2002. 4. 93-101.

Fonto

Eksteral ligiloj