El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Nederlanda Futbala Asocio
Koninklijke Nederlandse Voetbalbond
federacio de futbalo
Komenco
8-a de decembro 1889 vd
Lando(j)
Nederlando
Sidejo
Zeist
Ĉefestro(j)
Michael van Praag • Just Spee vd
Membro de
FIFA • UEFA vd
Posedatoj
Nederlanda nacia teamo de futbalo • vira sub-19-jarula futbala teamo de Nederlando • nederlanda nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • Nederlanda virina nacia teamo de futbalo • vira sub-21-jarula futbala teamo de Nederlando • nederlanda nacia teamo de plaĝa futbalo • nederlanda nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj vd
Retejo
Oficiala retejo
Jura formo
naamloze vennootschap
La Reĝa Nederlanda Futbala Asocio , nederlande Koninklijke Nederlandse Voetbal Bond (KNVB), prononco [KOŬninglejke NEderlandse FUTbalbont ], estas la nacia futbala asocio en Nederlando , unuavice federacio de la landaj futbalkluboj . Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA , kaj fondiĝis en 1889 . La asocio interalie ekde la jaro 1956 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata nederlande Eredivisie , "honora divizio". La ĉampiono en 2023 estas la klubo Feyenoord Rotterdam , sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo AFC Ajax Amsterdam - laŭ la stato de 2023 entute 36-foje.
la nederlanda teamo antaŭ la unua internacia matĉo en aprilo 1905 - prepare al la
Olimpiko 1908 , kie la teamo atingis bronzan medalon