Reddit

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reddit (kutime skribata reddit senmajuskle; pron. /ˈrɛdɪt/) estas socia novaĵretejo kie la enskribitaj uzantoj afiŝas enhavaĵojn, aŭ per ligilo aŭ tekste (memafiŝo). Post la afiŝado, aliaj uzantoj voĉdonas "supren" aŭ "malsupren" por rangigi la afiŝon kaj decidi ĝian pozicion sur la ĉefa kaj aliaj paĝoj de la retejo.

Reddit fondiĝis en 2005, fare de Steve Huffman kaj Alexis Ohanian. Ĝin aĉetis la eldonejo Condé Nast en oktobro 2006. En septembro 2011, Reddit estas apartigita de Condé Nast mem, kaj nun funkcias kiel subfilio de la superfirmao de Condé Nast, Advance Publications.

Reddit estas plurlingva, kaj Esperanto estas inter la elekteblaj lingvoj,[1] sed esperantlingva enhavo tre malabundas ĝis nun.

Notoj

  1. http://www.reddit.com/r/Esperanto/comments/ounm2/mi_nomis_la_unuan_151_pokemonojn_en_esperanto/ Ekzemplo de Esperanta enhavo

Eksteraj ligiloj

Reddit mem