Regiono Ségou
La Regiono Ségou situas sude en la Respubliko Malio. Ĝi havas ĉ. 1.887.000 loĝantojn (2004) sur areo de 64.947 km². La plej gravaj urboj estas Ségou, Markala kaj Niono.
Distriktoj estas Bla, Barouéli, Macina, Niono, Ségou, San, Tominian.
La regiono havas duon-sekan klimaton (averaĝa jara precipitaĵo: 513 mm). La regionon trafluas du gravaj riveroj: Niger kaj Bani. Oni uzas la akvon de la riveroj por akvumado. Segou havas du sezonojn: la pluvan (junio-septembro) kaj la sekan sezonojn. La seka periodo entenas malvarman kaj varmegan periodojn.