Remigijus Vilkaitis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Remigijus Vilkaitis
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1950 (1950-05-24) (73-jaraĝa)
en komunumo Vilkaviškis
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
vdr

Remigijus Vilkaitis (naskiĝis la 24-an de majo 1950 en Vilkaviškis) estas politikisto kaj teatra aktoro de Litovio. Li studis aktoradon en la Litovia Muzika kaj Teatra Akademio kaj poste ĝis la jaro 2000 laboris en la "Junulara Teatro" (Jaunimo teatras) de Vilno. Krome li interalie aktoris en la litovlingvaj filmoj „Ties riba“ ("ĉe la limo", 1972), „Pasigailėk mūsų“ ("funebru pri ni", 1978), „Nebūsiu gangsteriu, brangioji“ ("mi ne 'stos krimulo, miaj karaj", 1978), „Mėnulio Lietuva“ ("luneta Litovio", 1997), „Mano tėvas“ ("mia patro", 2006) kaj „Broliai“ ("fratoj", 2008).

Ekde la 9-a de decembro 2008 li estas ministro pri kulturo en la registaro de Litovio, ankaŭ post ties restrukturigo la 22-an de julio 2009. Lia ministerio nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos kultūros ministerija.

La politikisto reprezentas la Partion de la Nacia Restariĝo, aparte fonditan por la Parlamenta baloto en Litovio 2008, kaj konsistanta precipe el aktoroj kaj aliaj artistoj.