Respubliko Tajvano (1895)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flago de la Respubliko de Tajvano, 1895, montras tigron.

La Respubliko de Tajvano (ĉine: 臺灣民主國, Táiwān Mínzhǔguó aŭ Demokrata Nacio Tajvano) estis respubliko, kiu fondiĝis en 1895 sur la insulo Tajvano inter la foriro de la armeo de la Qing-dinastio kaj la starigo de japana kolonio post la traktakto de Shimonoseki.

Kvankam iuj historiistoj konsideras ĝin la unua respubliko en Azio, ĝi fakte sekvis la respublikon Ezo, kiu fondiĝis la 25-an de decembro 1868.

Historio

La decidon de la Qing-registaro transdoni Tajvanon al Japanujo per la traktato de Shimonoseki post la malvenko de Ĉinujo, la insulanoj amase rezistis. La 24-an de majo 1895 angla traduko de la sendependecdeklaracio estis transdonita al ĉiuj ambasadoroj sur la insulo, la sekvan tagon la respubliko estis proklamita: grupo de Qing-fidelaj administacianoj kaj lokaj altranguloj proklamis la sendependon de Ĉinujo kaj novan respublikon de Tajvano, kies celo estis gardi Tajvanon sub la kontrolo de Qing. Kontraŭvole la tiama Qing-guberniestro Tang Ching-sung estis proklamita prezidanto.

La 29-an de majo japanaj trupoj surbordiĝis en Keelung kaj konkeris la urbon la 3-an de junio. La sekvan tagon la prezidanto Tang kaj la vic-prezidanto Chiu Feng-jia fuĝis for de la insulo ĉinujen.

Fine de junio 1895 la restantaj jesintoj de la respubliko kuniĝis en Tainan kaj elektis kiel duan prezidanton Liu Yung-fu. Post bataloj inter japanaj kaj respublikanaj trupoj la japanoj konkeris la urbon de Tainan fine de oktobro. Iom poste la prezidanto Liu fuĝis kontinenten kaj finis tiel la 184-tagan historion de la respubliko.

Prezidantoj de la Respubliko de Tajvano