Retefiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retefekto estas karakterizaĵo kiu faras ke bonoservo havas valoron al ebla kliento kiu dependas de la numero da aliaj klientoj kiuj posedas la bonon aŭ uzas la servon. Do, la numero da antaŭaj adoptantoj influas la valoron por la sekva alprenanto.

Unu sekvo de retefekto estas ke aĉeto de bono malrekte gajnigas aliajn homojn kiuj posedas la bonon — ekzemple aĉeto de telefono faras aliajn telefonojn pli utilaj. Tiu tipo de kromefiko kiu okazas per transakcio nomiĝas eksteraĵo en ekonomiko, kaj eksteraĵoj kiuj okazas per retefektoj nomiĝas retaj eksteraĵoj. La rezulta sekvanto efekto estas ekzemplo de pozitiva retrokupla maŝo.

Originoj de la retefekto

La esprimon "retefekto" unue uzis Robert Metcalfe, kiu metis la fondon de Eterreto. Metcalfe rezonis ke la numero da Eterretaj kartoj estis kreskanto preter kriza maso por ke la klientoj gajnis per iliaj retoj.[1]

Laŭ Metcalfe, la kaŭzo por la vendo de la retaj kartoj estis ke:

  1. la kostoj de kartoj estis proporciaj al la numero da instalitaj kartoj, sed
  2. la valoroj de retoj estis proporciaj al la kvadrato de la nombro da uzantoj.

Oni povas algebre esprimi la koston kiel kaj la valoron kiel .

Gajnoj de retefektoj

Retefektoj por bono aŭ servo iĝas multsignifaj post kiam sufiĉa abona procento da homoj uzas la bono aŭ servo. Tiu ĉi procento nomiĝas kriza maso. Je kriza maso punkto, la valoro al la aĉetanto de la bono pligrandiĝas ol la mona valoro de la bono aŭ servo. Pro tio ke la valoron difinas la uzanta bazo, se sufiĉa numero da homoj abonas al la servo aŭ aĉetas la bonon, tiam pluaj homoj abonas al la servo aŭ aĉetas la bonon pro la multsignifa utilo:preza rilato.

Retefektaj komercaj ekzemploj

Borsoj

Stokaj borsoj kaj derivitaĵaj borsoj havas retefektoj. Foira likveco estas granda difina aĵo de transakcia kosto en la vendo aŭ aĉeto de sekureco, pro tio ke oferta-demanda vastigo ekzistas inter la aĉetebla kosto kaj la vendebla kosto de la sekureco. Kiam la numero da aĉetantoj kaj vendantoj kreskas, la transakciaj kostoj malkreskas. Ĝi, do, logas pli aĉetantoj kaj vendantoj al la borso.


Programaro

Fortaj retefektoj influas la foiro por vaste uzitaj programaroj.

Ekzemple Microsoft Office. Multaj homoj kiuj elektas ofican programaron unue konsideras:

  • la valoron al eblaj dungantoj de lerni la ofican programaron, kaj
  • kiel bone la programaron inter-funkcias kun aliaj programaroj.

Tiu estas, ĉar lerni uzi laborejan programaron bezonas multajn horojn, ili volas uzi tiujn horojn por lerni laborejan programaron kiu faris ilin la plej allogajn al eblaj dungantoj, kaj ili volas povi disponigi dokumentojn. (Plue, ekzemplo de malrekta retefekto estas la notinda sameco de uzantaj interfacoj de la plejparto de novaj programaroj - la sameco signifas ke oni devas pasi malpli tempon por lerni novajn ĉirkaŭaĵojn, kaj eble ke pli da homoj akceptas kaj alprenas tiujn programarojn.)

Referencoj

Eksteraj Ligiloj