Retkaptejo
Retkaptejoj (Anglalingve hotspot) estas lokoj, kie eblas aliri interreton aŭ aliajn retajn servojn per tekokomputilo kaj sendrata konekto. Retkaptejoj ofte troviĝas apud/en restoracioj, stacidomoj, flughavenoj, kafejoj, librovendejoj kaj aliaj publikejoj.
Ekde 2006, jam troviĝus ĉirkaŭ 100 000 retkaptejoj en la mondo.