Retumejo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Retumejo estas ejo kie oni kontraŭ pago povas retumi sur komputilo. Ofte eblas ankaŭ trinki ion (kiel en ordinara kafejo) sed tio ne necesas. Ĉambro kun komputiloj kiuj estas ligitaj kun interreto jam povas esti retumejo.

Kiam al persono mankas komputilo aŭ rapida retkonekto, li aŭ ŝi povas viziti retumejon. Ankaŭ turistoj ofte uzas retumejojn, ekzemple por retpoŝte korespondi kun familio, aŭ por sendi ciferecajn fotojn.

[redakti] Ekstera ligilo


Komputiko
Ĉi tiu artikolo pri "Retumejo" ankoraŭ estas ĝermo pri komputika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post alklako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.