Riĉigita uranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Riĉigita uranio (aŭ densigita) estas tiu tipo de uranio, en kiu la izotopo kun masnumero 235 aperas en pli granda proporcio ol en la natura uranio.

La uranio havas du izotopojn en la naturo: la 235-a (0,72%) kaj la 238-a (99,28%) (inter la krampoj troviĝas la natura proporcio en natura uranio).

La 235-a uranio donas la fuelon de atomreaktoroj. Ĝi disiĝas post akcepto de la neŭtrono al du pli malgrandaj kernoj, dum liberiĝas 1-3 neŭtronoj. Por eki la nuklean ĉenreakcion, necesas ke minimume unu el la liberiĝintaj neŭtronoj disigu unu 235-an atomon (nuklea fisio). La 238-a izotopo estas bone neŭtronsorba materialo, tie ĝi bridas la elformiĝon de la ĉenreakcio.

Depende de tipo de la atomcentralo kaj de materialo de la neŭtrona moderatoro, oni devas riĉigi la 235-an enhavon de la natura uranio al 3-4% (por komparo: en la atombombo, la proporcio de la 235-a uranio devas superi la 85%-on). Oni nomas tiun procezon riĉigo de la uranio, kies finmaterialo estas la riĉigita uranio. La postrestanta malriĉigita uranio estas kromprodukto, kiun uzas lastatempe la militistaro por produktado de kirasrompaj armiloj, pro sia granda denseco kaj trarompa eco.

La riĉigo de uranio estas tre malfacila, ĉar la du naturaj izotopoj havas samajn kemiajn proprecojn, tial oni eluzas iliajn etajn masdiferencojn. La uzataj metodoj povas esti la difuza, centrifuga kaj ventila metodo. Por tiuj oni devas gasigi la uranion (urania sesfluorido UF6), la riĉigo okazas nur post tio.

En la mondo, la usona entrepreno USEC havas preskaŭ mondmerkatan monopolon en komerca uzo.