Rick Perry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rick Perry

James Richard "Rick" PERRY (elp. "rik PEri", n. la 4-an de marto, 1950) estas la 47-a subŝtatestro de Teksaso. Respublikano, li elektiĝis kiel vicsubŝtatestro en 1998, kaj fariĝis subŝtatestro en 2000, kiam la ĝistiama subŝtatestro George W. Bush demisiis por prezidentiĝi de Usono. Li nun estas la plej longe senrompe deĵoranta subŝtatestro en Usono.

En aŭgusto 2011 li anoncis sin kandidato por la respublikana prezidenta nomumo por 2012. Post malimponaj rezultoj en la kaŭkusoj en Iovao kaj la partia antaŭbalotado en Novhampŝiro, li malaktivigis la kampanjon la 19-an de januaro, 2012, kaj donis subtenon al la kandidateco de Newt Gingrich.