Rikardo Tria (Shakespeare)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefpaĝo de Rikardo Tria (unua eldono).

Rikardo TriaRikardo la 3-a (angle Richard III) estas frua dramo verkita de Ŝekspiro, aperinte eble en 1592, eble pli frue, ĝuste kiam la aŭtoro ekricevis veran aklamon pro propraj verkoj.

Antaŭ tiu periodo lia tasko estis, laŭ la tradicio, fliki jam ekzistantajn verkojn por sia trupo, kaj tiuj inkluzivis la serion Henriko la 5-a, tri apartajn dramojn kiuj priskribas la tumultajn eventojn kiujn travivis Anglujo post la morto de Henriko la 5-a (1422) ĝis post la reĝiĝo de Eduardo la 4-a (1461), t.e. la patriotan militadon en Francujo kaj la gefratan militadon ĉehejme kie la potencaj familioj, York kaj Lancaster, luktadis por la trono.

La dramo registriĝis en 1597 kiel tragedio, sed pli ĝusta priskribo estus melodramo, kaj tion oni vidas des pli klare ĉar eblas kompari ĝin kun Makbeto, vera paralelo el la maturaj tragedioj de Shakespeare. Rikardo estas senkomplike malbona, eĉ proklamas sian malbonon kun granda memkontento, tute malsimile al vera tragedia heroo, sed lia morda sprito kaj elstara kuraĝo tiom impresas, ke la rigardanto emas domaĝi lian forpason kaj la sukceson de la pia Richmond, kiel oni ofte domaĝas la morton de tute koruptita gangstero, kaj indiferentas pri la virta galantulo kiu triumfe alvenas por konsili la minacitan heroinon.

En Esperanto