Risort-funkciigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La risort-funkciigo (streĉado) aŭ risorta meĥanismo signifas meĥanikan funkciigon, kiu konsistas el risorto kaj pelilo. La risorto estas plej ofte spiralforma kaj rezervas energion, kiun ĝi transformas al turna moviĝo.

Oni uzas risort-funkciigon (streĉon) ĉe horloĝoj kaj infanaj ludiloj (plej ofte), plue ĉe kameraoj, magnetofonoj, gramofonoj, meteorologiaj mezuriloj, kie la elektra funkciigo estas neebla (ekz. pro eksplod-danĝero aŭ granda humideco de la aero, aŭ tre malalta temperaturo).

Ĝi estis antaŭ disvastiĝo de la baterioj, akumulatoroj kaj elektromotoroj, la sola ebleco por lokosendependa funkciigo de objektoj. Oni uzas ilin nuntempe en minejoj, aŭ en afrikaj senelektraj regionoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]