Rivero Alcudia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La rivero AlcudiaAlkudjo, alfluante de la rivero Guadalmez siavice alfluanto de la rivero Zújar, alfluanto de la rivero Gvadiano, komencas en Ventillas, ene de la Valo de Alkudjo kiun nomigas ĝi, en la provinco de Ciudad Real, Hispanio.

Ĝi estas ĉirkaŭ 25 km longa kaj fluas ĉe Alamillo laŭ akvofluo 10 km larĝa kaj pli de 60 longa inter montaroj kaj valoj bonkvalitaj por paŝtado kiu utilas kiel nutrejoj por brutobredado, ĉefe de ŝafoj, kun pejzaĝoj de montetoj eroziaj kaj de rojoj sur kuŝejoj de skistoj antaŭkambriaj de la Valo de Alkudjo. Tiu valo estas trafluata de nombraj rojoj kiuj kunfluas en tiu rivereto, kiaj Tablillas, La Cabra, Tartaneros kaj Valdeazogues. La riveron Alkudjon superiras meze metala ponto inaŭgurita en 1864 por la fervejo de Badajoz al Madrido, inter la vilaĝoj de Chillón kaj Almadenejos. Tie okazis fama akcidento fervoja konata kiel Katastrofo de la Ponto de Alkudjo la 27-a de aprilo de 1884, en kiu pereis pli da 50 personoj plejparte dronitaj.