Rivero Nagara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Nagara
rivero
Bazaj informoj
Longeco 166 km
Fluo
Enfluejo Ise Bay
Geografio
Landoj Japanio
Regionoj Gubernio Gifu
Map
vdr
La rivero Nagara fluanta tra Gifu.

La rivero Nagara, en japana 長良川 Nagara-gaŭa, havas sian elfluon en la urbo Guĵo, Gubernio Gifu, kaj sian enfluon en la urbo Kuŭana, Gubernio Mie, Japanio. Kun la riveroj rivero Kiso kaj la rivero Ibi, la rivero Nagara estas unu el la Kisoaj Tri Riveroj de la Nobia Ebenaĵo. Iam la rivero estis nomata Sunomata (墨俣川 Sunomata-gaŭa). Kun longo de 166 km, ĝi akvokolektas el areo de 1,985 km² en la regiono Ĉubu kaj elfluas en la golfeto Ise. La registaro de Japanio klasigas tiun riveron kiel rivero de 1a klaso.