Roßtrappe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La majesta roko.
La t.n. ĉevalfero.

La Roßtrappe estas 437 metrojn alta granita roko en la Harco super la valo de la rivero Bode.

Vide al vide troviĝas la Hexentanzplatz. La ege ŝatata ekskurscelo facile atingeblas de Thale. Proksime estas 25 hektarojn granda rifuĝburgo Winzenburg, kiun oni uzis jam prahistorie. Sur ĝi oni elstarigis en 1860 turon belvidan, al kiu tamen hodiaŭ aliro estas malpermesita.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭlegende la giganto Bodo persekutis la belegan reĝidon Brunhilde, kiun li volis edzinigi. Rifuĝante sur ĉevalo, la belulino subite estis antaŭ abismo. Saltego de la blanka ĉevalo trans la valon al la kontraŭe situantan rokon savis ŝin, dume ŝi perdis la kronon. La persekutanto falis en la abismon kaj donis sian nomon al la rivero. Ĝis hodiaŭ vidiĝas la spuroj de la huffero tie, kie eksaltis la ĉevalo. Kelkaj scienculoj preferas interpreti la spurojn kiel efloreskaĵon de ĝermana oferadpelvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]