Robert Gates

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D-ro Robert Micael GATES (naskiĝis 25-an de septembro 1943 en Wichita, Kansaso) estis konfirmita kiel la 22-a Usona ministro pri defendo je 6-a de decembro 2006, kaj komencis la oficon je 18-a de decembro. Antaŭe, Gates servis dum 26 jaroj en la Central Intelligence Agency kaj la National Security Council, kaj sub prezidento George H. W. Bush kiel Direktoro de Centra Informokapta. Post lia laboro kun la CIA, Gates iĝis prezidento de Universitato Texas A&M kaj estis membro de pluraj firmaj direktoraroj. Li ankaŭ servis kiel membro de dupartia komisio sub James A. Baker 3-a, la Iraka Studgrupo, kiu studis la irakan militkampanjon. Li ankaŭ estis la unua elekto por estri la Departmento de Hejmlanda Sekureco post la atakoj de 11-a de septembro.

Je 8-a de novembro 2006, post la 2006 elektoj, prezidento George W. Bush anoncis sian intencon nomumi Gates sekvanto de Donald Rumsfeld kiel Usona Ministro de Defendo. Li oficas ĝis la 30-a de junio 2011.

Ŝablono:Ĝermo-usonano