Roland Matthes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sportisto 1970 en Novosibirsko.
Roland-Matthes-naĝohalo en suda Erfurto.

Roland Matthes (naskiĝinta en la 17-a de novembro 1950 en Pößneck) estas eksa rekordcela sportisto. Li estas ĝis hodiaŭ la plej sukcesa germana dorsonaĝisto.

Sportista vivo

De marto 1966 ĝis aŭgusto 1974 Matthes - kvarfoja olimpika ĉampiono - restis nevinkita en la disciplino de dorsonaĝado. Dum tiuj 8 jaroj li superis sep fojojn la rekordon je 100 metroj, naŭ fojojn la mondan rekordon je 200 metroj. En 1968 kaj 1972 li iĝis je tiuj distancoj duobla ĉampiono podiscipline. Krome li ĉampionis sinsekve ĉe 3 mondĉampionadoj kaj 5 eŭropaj ĉampionadoj.

La atleto de la sportklubo SC Turbine Erfurt dominis tiel, ke lia varieco ofte estas forgesita. Ĉar longan tempon li tenis ankaŭ la eŭropan rekordon pri medley-naĝado (200 m) kaj papilia naĝado (100 m). Dum olimpikoj li krome gajnis du arĝentajn kaj du bronzajn medalojn. Trifoje li sukcesis en GDR-stafetoj. Ok fojojn li estis honorita per la titolo sportisto de la jaro.

Agado nesportiva

Paralele al la sportkariero li studis sportsciencojn, poste medicinon. Nuntempe li laboras kiel ortopedo.

Honoroj

En Erfurto oni nomis je lia honoro la sudan naĝohalon Roland-Matthes-naĝohalo.

Eksteraj ligiloj