Ronald Pofalla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ronald Pofalla en 2002

Ronald Pofalla estas germana politikisto. Li naskiĝis la  15-an de majo 1959(nun 1959-05-15) en Weeze, do nun estas 64-jara. Rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro li estas federacia ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo en la registaro. Li reprezentas la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.