Rozaria kapelo (Saalfelden)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vido de oriente
la "altarejo"
la seĝaro kaj la kruco

Rozaria kapelo (germane: Rosenkranzkapelle) estas preĝejeto en Saalfelden, Aŭstrujo, je la angulo inter la stratoj Bergstraße kaj Sonnrain situante sude de la urbocentro sur eta montetopinto. Ĝia arkitekturo intence emfazas rondajn, virinajn formojn esprimonte tiel la Marian patronecon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En somero 2001 Maria Steger, estrino de la amikara societo, partoprenis spiritajn ekzercojn dum dek tagoj. Dum preĝado de la rozario naskiĝis en ŝi la ideo havigi proksime de sia domo kapelon por preĝi kaj mediti. En 2002 ĉirkaŭ la festo de ĉielenpreno de Mario tiaj pensoj revenis kaj konkretiĝis ĉar antaŭokule imagis ŝi jam taŭgan konstrugrundon; tio estis kiam ŝi troviĝis en privata preĝorondo. Klaris ankaŭ ke la konstruaĵo orientiĝu pri la kvin gloraj misteroj de la rozario kaj esprimu arkitekture virinajn konturojn. Tiam Steger ekkontaktis la lokan romkatolikan paroĥestron Roland Rasser kiu tuj favoris la tuton promesante ĉian necesan subtenon kaj helpon. Konsekriĝo estis en la 15-a de aŭgusto 2008, en la tago de la ĉielenpreno de la Dipatrino.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La teknika lernejo de Saalfelden (HTL) ĝojis pri komisiiĝo rajti fari proponojn kaj sub la gvidado de la instruisto Jörg Kahakpka eblis mallonge pli malfrue prezenti dudek konkursantajn modelojn. El ĝi venkis la propono de la lernantino Vera Gruber. La plejmulto de la ekstera vandaro estas ligna kaj la kvazaŭ ĉiuj objektoj atingis la konstruejon en antaŭfabrikita stato - tiel ke surloke necesis nur finmuntado. Pro ke havas la kapelo fermitan fasadon troviĝas tegmente du lukarnaj, lum-enlasantaj kupoloj kaj lumdona krono ĉirkaŭ la tegmentorando (tekniko de la firmao Bartenbach). Danke al reflektoroj la interno estas tute kaj agrable hela eĉ kiam la ĉielo estas nuba. Dua lumfonto desupre troviĝas ĉe la enirejo; ili krome servas al la aerumado de la preĝejeto. Grafikaj ideoj venis ankaŭ de Reinhard Steger.

Vintre ĝi estas hejtata deplanke. La naturŝtona planko el nigra kaj griza ardezo kreas solenan atmosferon. Malgranda ringo dividas la plankon disde la muro.

Ofertoj[redakti | redakti fonton]

Amikara societo fondiĝis en majo 2003. La kapelo estas malfermita ĉiun tagon inter la horoj oka matene kaj oka vespere. Rozari-preĝo okazas vendrede je la horo tria posttagmeze dume silentaj meditadoj estas farataj ĵaŭde je la sepa kaj duono vespere unu horon. De tempo al tempo la kapelo ankaŭ estas etapocelo de (organizitaj) pilgrimadoj kaj mariaj procesioj, ekz. en septembro 2012 de Saalfelden al Embach (Lend).[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.