Rusa patkuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maldikaj rusaj patkukoj (blinoj)

Rusa patkukoblino[1] estas maldika patkuko el orienta Eŭropo, en kiu oni kontraste al multaj aliaj patkuk-receptoj uzas giston.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Rusaj patkukoj estas preparataj kaj servataj per tri bazaj manieroj.

  • Oni manĝas ilin tiel kiel ili estas.
  • Oni surŝmiras blinojn per butero, acidkremo, marmelado, mielokaviaro kaj poste faldas aŭ rolas ilin al tubo. Tiuforme ili similas bretonan patkukon, t.n. krespon.
  • Oni enrolas plenigaĵon kiel marmelado, frukto, terpomo, fromaĝo, kokinaĵo, fungoj, cepoj, brasiko aŭ simile en jam frititan patkukon kaj poste mallonge fritas aŭ bakas la plenigitan patkukon denove. Tiujn patkukojn oni nomas ukraine налисники aŭ ruse блинчики.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2005 kaj multaj aliaj vortaroj, detalojn vd. en la diskutpaĝo.