Sámuel Teleki (kanceliero de Transilvanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sámuel Teleki

TELEKI Sámuel estis hungara grafo, kanceliero de Transilvanujo, verkisto, bibliotekfondanto kaj mecenato naskita en Gernyeszeg la 17-an de novembro 1739 kaj moertinta en Vieno la 7-an de aŭgusto 1822. Li estis la patro de privojaĝa verkisto Domokos Teleki.

Biografio

Dum siaj junaĝaj vojaĝoj eksterlande Sámuel Teleki decidis kolekti precipe librojn. Dum regado de Maria Teresia li estis kameristo reĝa, ĉefprefekto, konsilanto. Dum regado de Jozefo la 2-a li fariĝis interna sekretkonsilanto, ekde 1784 ĝis 1790 reĝa komisaro en tiam formita Nagyvárad-distrikto, ĉefprefekta loktenento de departementoj Szabolcs, Békés, Arad, Csanád, Csongrád, en distrikto de hajdukoj ĉefkapitana loktenanto, inter 1785 kaj 1787 ĉefprefekto de Departemento Bihar, en 1792 hungara vickanceliero kaj ĉefprefekto de Departemento Máramaros. Dum Leopoldo la 2-a li fariĝis ĉefkanceliero de Transilvanujo kaj ekde 1791 denove ĉefprefekto de Departemento Bihar. Li fondis la libraron Biblioteko Teleki-Bolyai.

Ĉefaj verkoj

  • Bibliotheca Samuelis S. R. I. Com. Teleki de Szék (Pars I – II., Viennae, 1796, 1800, Pars III., Viennae, 1811).

Bibliografio

  • Fodor István: T. téka (Marosvásárhely, 1938).
  • Deé Nagy Anikó: Teleki Sámuel és a Teleki-Téka, 1976.
  • Weszely Tibor: Teleki Sámuel levelezése világhírű tudósokkal, 2003.
  • Deé Nagy Anikó: Gondolatok a marosvásárhelyi Teleki Tékáról. Pallas-Akadémia Könyvkiadó, 2007.

Fonto