Saĵeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saĵeno (ruse са́жень aŭ саже́нь) estas malnov-rusa mezurunuo de longo aŭ distanco. De loko al loko en Rusio ĝi havis iom malsaman valoron. En la 17-a jarcento la ŝtata normo en Rusio de saĵeno estis 3 arŝinoj aŭ 48 verŝokoj, t. e. proksimume 2,16 metroj. En la 11-a de oktobro 1835, laŭ ukazo de Rusia imperiestro Nikolao la 1-a "Pri la sistemo de rusiaj mezuroj kaj pezoj", longo de saĵeno estis proklamita kiel 7 anglaj futoj, t.e. precize 2,1336 metroj, kaj aliaj tradiciaj rusaj mezurunuoj estis adaptitaj akorde. T. e.:

1 saĵeno = 7 anglaj futoj = 84 coloj = 2,1336 metroj

1 saĵeno = 1/500 de versto = 3 arŝinoj = 12 pjadoj = 48 verŝokoj

Post adopto de metra sistemo en Sovetunio en la jaro 1924, la tradicia mezursistemo malaperis el uzo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Estas du plej popularaj versioj de etimologio de la rusa vorto сажень. Laŭ la unua, originale saĵeno estis longo de plej longa paŝo, uzata por mezuro de terenoj kaj landoj. Do, la vorto devenas de malnovrusa vorto сяг (en moderna rusa — шаг), t. e. paŝo. Laŭ alia versio, saĵeno estas distanco inter manoj de plenkreska homo, kiam ĝi streĉas brakojn flanken. Do, la vorto devenas de malnovrusa verbo сягать (alstreĉiĝi, atingi) kiu, siavice, devenas de la malnovslava vorto сѩгнѫти (streĉi sian brakon).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]