Sabrosegilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sabrosegilo (aŭ sabra segilo) estas uzata por segi ion. Ĝi havas saman movan tipon kiel saltsegilo, sed ĝi ne bezonas esti apogata al segata peco.

Sabrosegilo.

Ekzemple oni povas segi gipsan panelon, meze sen fari antaŭtruon, dank'al kliniĝo de la klingo. Oni povas segi ankaŭ lignon, ŝtalon, plaston, tubojn, ktp.

Oni uzas la klingon laŭ la segata materialo.

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Oni ne bezonas aliri al alia flanko de la segata objekto
  • Ebleco segi sen antaŭtruo se estas mola varo.
  • Ebleco segi en malfacilaj lokoj
  • Gajno da tempo

Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Klingo estas rompiĝema
  • Manko de precizeco
  • Pezo de la sabrosegilo