Saclay
Saclay | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Pariza Regiono | ||
Departemento | Essonne | ||
Arondismento | Palaiseau | ||
Kantono | Bièvres | ||
INSEE kodo | 91534 [+] | ||
Poŝtkodo | 91400 | ||
Kodo laŭ INSEE | 19031 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Georges Szymkowiak 2001-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 883 1 999 | ||
Loĝdenso | 211 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°43′54″N 2°10′27″O / 48.73167°N, 2.17417°O (mapo) Koordinatoj: 48°43′54″N 2°10′27″O / 48.73167°N, 2.17417°O (mapo) | ||
Alto | De 108 al 161 m | ||
Areo | 13,65 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saclay [+] | |||
Saclay (prononcu [sakle]) estas malgranda franca komunumo lokita en la departemento Essonne kaj en la Pariza Regiono. Ĝi havis ĉirkaŭ tri mil loĝantojn en 1999, kaj tiuj ĉi nomiĝas Saclaysiens aŭ Saclaisiens en la franca lingvo.
Ekde 1947, la komunumo gastigas la ĉefan laboratorion de la franca komisiono pri atoma energio (Commissariat à l'énergie atomique, aŭ CEA). La laboratorio (CEA-Saclay) entenas pli ol 4000 laboristojn (ĝi havis preskaŭ 10000 en la 1960-aj jaroj).
Geografio
Saclay etendiĝas sur samnama plataĵo, kiu restas ĝis hodiaŭ granda agrokultura tereno apud Parizo. La komunumo estas subdividita en du vilaĝoj : le Bourg kaj le Val d'Albian.