Saibai (Kvinslando)
El Vikipedio
Insulo Saibai (9°24′S 142°41′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -9.4 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">9.4°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <) estas unu el la Insuloj de la Toresa Markolo en Aŭstralio, inter la aŭstralia kontinento kaj la insulo de Novgvineo.
Saibai estas granda insulo je nur 4 km el la ĉeftero de Novgvineo. Tuj norde estas la neloĝata insulo Kauamag, separata el Saibai de kanalo (markoleto) kiu estas sep km longa, kaj nur inter 180 kaj 650 m larĝa, kaj preskaŭ fermita pinte.
La ĉefa vilaĝo de Saibai nordokcidente havas populacion de 171. La dua vilaĝo, Ĉurum [Surum Blanka Sablo], sudokcidente, nombras 128.