Salponto (Großheringen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ponto trans Ilm je Großheringen

Salponto (germane: SalzbrückeHausbrücke) estas malnova ligna ponto trans Ilm en Großheringen, Germanujo, kun brike kovrita groptegmento.

La malaperta ponto konstruiĝis en 1753 kaj restaŭriĝis en la 1991-a jaro. Krom piloj kaj tri lignaj traboj nenio estis savebla kaj necesis rekonstrukti la reston laŭ originaj planoj. Ankaŭ por la tegmento oni uzis original-similan materialon.[1]

Tiu ĉi ponto estis iam la ununura ligilo inter la komerca Sala vojo kaj la distrikto de Saalfeld trans Ilm-rivero. Ĝi ebligis al transportisto, eĉ dum altakvonivelo, transenveni respektive transen marŝigi bestojn. El la fenestroj oni bone vidas la punkto kie Ilm enfluas je sSaale.

En niaj tagoj ĝin uzi rajtas nur piedirantoj kaj ciklantoj dume aliaj veturiloj trafikas sur moderna ponto situanta ĉ. 20 metrojn for. Similaj pontoj ekzistas en Buchfart kaj en Camburg.

Eksteraj aferoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. vidindaĵoj en Großheringen
51.10421211.667441